AKSO

Administra Komuna Sistemo Organiza

AKSO estas komuna projekto de Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu celas renovigi la retajn ilojn kaj administrajn sistemojn de la organizoj.

La sistemo provizas novan internan, administran sistemon, publikan API kaj novajn retejojn de UEA kaj TEJO kun multe pli enhavriĉaj, abundaj kaj funkcie ampleksaj membrospacoj.

AKSO ne nur aŭtomatigas multajn administrajn taskojn kiel aliĝoj, mendoj kaj revuoj, sed ĝi ankaŭ plibonigas la kvaliton de la servoj, kiujn UEA kaj TEJO provizas al siaj membroj.

La laboro pri AKSO komenciĝis en marto de 2019. En la monato de marto 2021 komenciĝis la alfatestado de la sistemaro. Ni antaŭvidas komencon de la betatestado en la unua kvarono de 2022 kaj ne longe post tio lanĉon de AKSO.

Ĉi-sube eblas vidi nian progreson pri la diversaj « mejloŝtonoj » de AKSO. Ĉiu mejloŝtono reprezentas gravan progresan atingon.

Indas noti, ke manko de finfarita mejloŝtono ne signifas, ke neniu progreso estis farita. Tio nur signifas, ke ni laboradas pri diversaj aferoj, kiuj ne havas propran mejloŝtonon aŭ kiuj apartenas al pluraj mejloŝtonoj.

Vi povas legi la kodon de la projekto kaj ankaŭ tie sekvi ĝian evoluon ĉe GitHub. Demandoj bonvenas retpoŝte al info@akso.org.

Unuapaŝa planado kaj analizo de jamaj solvoj

Finfarita en majo 2019

Fundamenta arĥitekturo de API

Finfarita en junio 2019

Administrado de membroj

Finfarita en septembro/oktobro 2019

Bontenado de kodkvalito, forigo de cimoj

Finfarita en decembro 2019

Interna administrado

Finfarita en februaro 2020

Stilo de la nova uea.org

Finfarita en februaro 2020

Fundamento de UEA.org

Finfarita en februaro 2020

Membrolistoj

Finfarita en februaro 2020

Konekto inter UEA.org kaj AKSO

Finfarita en majo 2020

Taskmastrumilo

Finfarita en junio 2020

Redaktilo de interna programlingvo

Finfarita en septembro 2020

Programeblaj kongresaj aliĝiloj

Finfarita en novembro 2020

Tutaŭtomata pluruza pagsistemo

Finfarita en januaro/februaro 2021

Aŭtomata membriĝsistemo

Finfarita en marto 2021.

Gazetaraj Komunikoj

Finfarita en majo 2021.

Aŭtomataj vizitkartoj/listoj de Landaj Sekcioj

Finfarita en julio 2021.

Memfaraj ŝanĝoj al membrodatumoj

Finfarita en septembro 2021.

Datumbazo de urboj (geodb)

Finfarita en oktobro 2021.

Delegita Reto

Finfarita en novembro 2021.

Administrado de revuoj

Finfarita en decembro 2021/januaro 2022.

Funkcioj por perantoj

Finfarita en marto 2022.

Sistemo por amassendado de retmesaĝoj

Finfarita en marto 2022.

Bultenoj

Finfarita en junio 2022.

Statika enhavo por la nova retejo de UEA

Finfarita krom kelkaj mankantaj paĝoj

Voĉdonsistemo

Preskaŭ finfarita. Mankas testado kaj plibonigo de rezultklarigaj grafeoj.

Planado pri migrado de malnovaj sistemoj al AKSO

Faris diversajn esplorojn pri eblaj migradopcioj

Kongresa sistemo

Finfarita krom la kongresa mendilo. Prokrastita ĝis post lanĉo de v1.

Aŭtomataj kurantaj pagoj/(re)membriĝo

Faris diversajn esplorojn. Aldono estis prokrastita ĝis v2.

Statistiko

Statika enhavo por la nova retejo de TEJO

... kaj pli